La vikipedia komunumo ĝojas pri ĉiu nova artikolo. Aliflanke oni konsideras, ke la uzantoj prefere trovu ion jam uzeblan kaj ne tro mallongan.
Enhavo |
Ne ekzistas tute klara difino de ĝermo; tamen pli malpli la baza kvanto por nova paĝo estas:
kaj eble unu ligo al alia lingvo (prefere de granda vikipedio, ĉar tie ekzistas robotoj, kiuj pluportas la informon pri nova artikolo). Se artikolo enhavas nur tion kaj per tio la temo ne estas sufiĉe traktata, oni kutime nomas ĝin ĝermo. Se ĝi enhavas eĉ malpli da informoj, ĝi estas ĝermeto kaj riskas esti rapide forigita; la peto pri forigo povas veni ene de nur kelkaj horoj. Prefere enmetante novan paĝon oni do tuj zorgu pri la formala plenumo de la bazaj postuloj pri artikolo.
Ĝermoj, iam malrespekte nomataj 'stumpoj', estas de kelkaj homoj konsiderataj nigraj ŝafetoj de la Vikipedio. Iuj primokas ilin kaj faras malbonajn komentojn pri la abisma kvalito de informo havebla ĉe Vikipedio (ne konsiderante, ke vikipedio nuntempe estas neeviteble pli prave 'projekto pri enciklopedio' ol jam preta enciklopedio). Ili kutime ne konsideras, ke la frazo "X estas rivero en suda Tibeto" aŭ "Y estis kultura ministro de Islando" povas esti malgrandaj sed helpaj informoj por uzanto de vikipedio. (Kaj tiaj frazoj troviĝas amase en naciaj paperaj enciklopedioj.)
El ĝermo povas elkreski bonega artikolo. Preskaŭ ĉiuj artikoloj de Vikipedio naskiĝis malgrandaj.
Kreante aŭ redaktante artikol-ĝermon, memoru ke ĝia valoro estas ĉefe ĝia iĝonteco, kaj ĝi kresku, se ĝi iĝos io ajn. Ne supozu ke aldonoj aŭ korektoj realiĝas per si mem. La plej bona maniero por logi la atenton de aliaj estas mem redakti la artikolon. Ja eĉ malgranda redakto aperos ĉe la paĝo de "Lastaj Ŝanĝoj" , kie multaj vikipediaj veteranoj ĝuas sekvi aktivecon, kaj helpi kiam estas laboro farota. Krome relative malgrandaj aldonoj povas havi la avantaĝon, ke vi povas unue atendi la reagon de aliaj vikipedianoj pri la nova teksto.
Vi ne devas fari egan esploradon por krei firmaĵon sur kiun aliaj konstruos entuziasme, sed vi devas esti sufiĉe pensema por aldoni viajn sciojn aŭ korekti erarojn. Laŭ proverbaj sugestoj pri Vikipedio, la artikoloj ne devas esti "perfektaj". Tamen evitu troan rapidemon; misliterumoj pro neglekto estas malĝentilaĵo, kiu ne entuziasmigos aliajn, sed male. Neniu ŝatas daŭre transpreni laboron, kiun vi mem povus fari tuj post refoja tralego.
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History