|
La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj.
Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 115 479 artikoloj de nia enciklopedio, nur 186 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%.
Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.
Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la ĉefpaĝo.
Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitaj tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.
|
|
Kartvelio aŭ Kartvelujo (kartvele საქართველო /Sakartvelo/) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberia kaj Kolĥeti, kaj hejmo de kartveloj (aŭ "gruzoj"). Ĝi estas membro de UNO, Eŭropa Konsilio, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
La lando havas 1.461 kilometrojn da surteraj ŝtatlimoj — inter ili kun Armenio 164 km, Azerbajĝano 322 km, Rusio 723 km, Turkio 252km. Cetere estas 310 kilometroj da ŝtatlimoj ĉe la Nigra Maro. La kartvela ekonomio tradicie baziĝas sur turismo en la Nigra Maro, la kultivado de citrikoj, teo kaj vinberoj; la mineja elfosado de mangano kaj kupro krom la malgranda industria sektoro kiu produktas vinon, metalojn, maŝinaron, kemiaĵojn kaj teksaĵojn. La lando importas la plimulton de la energio kiun ĝi bezonas, inkluzive de natura gaso kaj nafto. Legu pli...
|
Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (angle An Experiment on a Bird in the Air Pump) estas pentraĵo plenumita en 1768 de la brita pentristo Joseph Wright of Derby. Ĝi apartenas al serio da kandel-lumigitaj scenoj, kiujn Wright verkis dum la 1760-aj jaroj. Tiu oleo-sur-tolo malkonformas al tiutempaj konvencioj, ĉar ĝi bildigas sciencan temon laŭ la solena stilo kutime rezervita al historiaj aŭ religiaj temoj. Wright, originala kaj provinca artisto, abunde kaj intime bildigis la industrian revolucion kaj la sciencan progreson de la klerisma periodo. La verko estas posedita de la Nacia Galerio de Londono depost 1863 kaj estas daŭre rigardita kiel majstroverko de brita pentrado.
La pentraĵo bildigas naturfilozofon, pioniron de moderna scienco, rekreantan unu el la aerpumpilaj eksperimentoj de Robert Boyle en la 17-a jarcento : birdo estas progrese senigita el oksigeno antaŭ diverskonsista grupo da observantoj. La grupo montras variajn emociojn, sed la plejmultaj observantoj plivole interesiĝas pri la scienca rezulto de la eksperimento, ne pri la destino de la birdo. Legu pli...
|