Vikipedio:Ĝermo


En Vikipedio, Ĝermo estas mallonga artikolo de ĉ. tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio (kaj eble ligo al alia lingvo). Ĝi ne jam enhavas sufiĉan informon por esti konsiderata kiel vera artikolo. La komunumo kredas, ke ĝermoj estas indaj kaj valoraj. La ĝermo-fazo estas ofte la unua ŝtupo, kiun artikolo trairas en la vojo al plena artikolo.

Ĝermeto estas artikolo eĉ pli mallonga ol ĝermo, do ekzemple kun nur unu frazo, sen ligilo kaj sen kategorio.

Enhavo

Identigado de ĝermo

Ĝermo estas ja artikolo, kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga por esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume estu sufiĉe longa por difini la titolon de la artikolo. Ĉi tiu norme bezonas tri mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo, eble unu ekstera ligilo, kaj ĝi estu enmetita en unu kategorion entenantan pli ol unu ero. Rimarku, ke pli longa artikolo povas esti ĝermo, se la temo estas kompleksega; aliflanke, mallonga artikolo pri temo kun mallarĝa amplekso eble ne estas ĝermo. Grandaj artikoloj, kiuj bezonas redaktadon, kutime ne estas ĝermoj.

Ĉu ĝermo aŭ ne?

Multaj vikipedianoj kredas, ke ĉiu artikolo nepre estu pli longa ol la priskribita kvanto; aliaj opinias, ke (almenaŭ en la nuna fazo) kelkaj temoj ne meritas pli da teksto kaj ke sekve ne indas uzi tempon por plilongigi la koncernajn artikolojn. Sekve la unua grupo de vikipedianoj metas ĝermo-etikedon al tiaj artikoloj, dum la dua grupo konsideras la artikolojn jam sufiĉe grandaj por tiel resti.

Kategoriado de ĝermo

Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni ĝermo-ŝablonon, kiu markas artikolon kiel ĝermon. Laŭ konvencio ĉi tiuj ĝermo-ŝablonoj aperu malsupre en la artikolo. La ĝermo-ŝablono enhavas du partojn: unue mallongan mesaĝon, ke tiu artikolo estas ĝermo kaj kiu kuraĝigas redaktantojn pligrandigi ĝin. Due ĝi enhavas ligilon al kategorio kun aliaj ĝermoj de rilataj temoj.

La ŝablono {{ĝermo}} transformos artikolon en ĝermon. Tamen pro tio, ke la kategorio Ĝermo estas grandega, oni kreis subkategoriojn de Ĝermoj. Prefere redaktanto utiligu la ĝermajn subkategoriojn, aldonante parametron al la ŝablono laŭ la jenaj ekzemploj:

Sube troviĝas la nuna listo de kategorioj.

Ĝermeto

Ĝermo-artikolo ideale enhavas minimume tri kompletajn frazojn, unu ligilon kaj kategorion. Ĉi tiu regulo ne estas malmola regulo, sed "nobla celo". Ekzistas iuj artikoloj enhavantaj mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigendaj, sed oni identigu kaj kreskigu ilin. La ŝablono {{Ĝermeto}} identigos ĉi tiujn artikolojn kaj la kategorio Kategorio:Ĝermetoj montros ilin. Oni esperas, ke iuj bonvolos plibonigi artikolojn en ĉi tiu kategorio almenaŭ al la nivelo de ĝermoj.

Multaj vikipedianoj konsideras, ke ne indas krei ĝermetojn, sed oni prefere komencu artikolon almenaŭ per la esencaj eroj (tri frazoj, ligilo, kategorio); verkantoj de novaj artikoloj do prefere zorgu pri tiuj ecoj tuj ĉe la kreado aŭ ene de kelkaj horoj post la artikolkreado. Ĝermetoj, kiuj restas pli longe sen sufiĉa enhavo, riskas forigon.

Prefere grandigu artikolon

Oni povas uzi multan tempon per la enmetado de artikoletoj en la kategoriojn ĝermo kaj ĝermeto. Anstataŭe vi povas ankaŭ simple iom redakti kaj ampleksigi artikolon, por ke ĝi ne plu estu ĝermo, sed bone uzebla artikolo. (Laŭ la devizo "farita estas farita.")

Plena listo de la kategorioj por ĝermoj

Ĝermoj pri Afganio Ĝermoj pri Albanio Ĝermoj pri Aŭstrio
Ĝermoj pri Biblio Ĝermoj pri Bosnio kaj Hercegovino Ĝermoj pri Brazilo
Ĝermoj pri Britio Ĝermoj pri Danio Ĝermoj pri Ekvadoro
Ĝermoj pri Esperanto Ĝermoj pri Estonio Ĝermoj pri Finnlando
Ĝermoj pri Francaj komunumoj Ĝermoj pri Francio Ĝermoj pri Germanio
Ĝermoj pri Grekio Ĝermoj pri Heredaĵo de UNESKO Ĝermoj pri Hispanio
Ĝermoj pri Hungario Ĝermoj pri Irano Ĝermoj pri Islando
Ĝermoj pri Italio Ĝermoj pri Japanio Ĝermoj pri Kanado
Ĝermoj pri Katalunio Ĝermoj pri Madagaskaro Ĝermoj pri Nederlando
Ĝermoj pri Norvegio Ĝermoj pri Panamo Ĝermoj pri Pollando
Ĝermoj pri Romia Imperio Ĝermoj pri Rumanio Ĝermoj pri Rusio
Ĝermoj pri Slovakio Ĝermoj pri Slovenio Ĝermoj pri Svedio
Ĝermoj pri Turkio Ĝermoj pri Usono Ĝermoj pri aktoroj
Ĝermoj pri anarkiismo Ĝermoj pri anarkiistoj Ĝermoj pri argentinanoj
Ĝermoj pri arkitektoj Ĝermoj pri arkitekturo Ĝermoj pri artistoj
Ĝermoj pri arto Ĝermoj pri astronomio Ĝermoj pri aŭstralianoj
Ĝermoj pri aŭstroj Ĝermoj pri belgoj Ĝermoj pri biciklistoj
Ĝermoj pri biografio Ĝermoj pri biologio Ĝermoj pri birdoj
Ĝermoj pri botaniko Ĝermoj pri brazilaj futbalistoj Ĝermoj pri brazilanoj
Ĝermoj pri britoj Ĝermoj pri danoj Ĝermoj pri diplomatoj
Ĝermoj pri egipta mitologio Ĝermoj pri egiptologio Ĝermoj pri ekonomikistoj
Ĝermoj pri ekonomiko Ĝermoj pri esperantistoj Ĝermoj pri etnografio
Ĝermoj pri fervojo Ĝermoj pri filmoj Ĝermoj pri filozofoj
Ĝermoj pri finnoj Ĝermoj pri fizikisto Ĝermoj pri fiziko
Ĝermoj pri fiŝoj Ĝermoj pri francaj futbalistoj Ĝermoj pri francoj
Ĝermoj pri futbalistoj Ĝermoj pri geografio Ĝermoj pri germanaj futbalistoj
Ĝermoj pri germanoj Ĝermoj pri hidraŭliko Ĝermoj pri historio
Ĝermoj pri hungaroj Ĝermoj pri insektoj Ĝermoj pri inĝenieroj
Ĝermoj pri irananoj Ĝermoj pri irlandanoj Ĝermoj pri islandanoj
Ĝermoj pri italoj Ĝermoj pri jugoslavoj Ĝermoj pri juristoj
Ĝermoj pri kantistoj Ĝermoj pri kartveloj Ĝermoj pri kemio
Ĝermoj pri kino Ĝermoj pri komoranoj Ĝermoj pri komponistoj
Ĝermoj pri komputiko Ĝermoj pri kosmaj objektoj Ĝermoj pri kosmo
Ĝermoj pri kulturo Ĝermoj pri lingvistiko Ĝermoj pri lingvo
Ĝermoj pri literaturo Ĝermoj pri litovoj Ĝermoj pri maltanoj
Ĝermoj pri mamuloj Ĝermoj pri manĝaĵoj Ĝermoj pri matematiko
Ĝermoj pri medicino Ĝermoj pri meksikanoj Ĝermoj pri mitologio
Ĝermoj pri muziko Ĝermoj pri nederlandanoj Ĝermoj pri norvegoj
Ĝermoj pri pentristoj Ĝermoj pri pianistoj Ĝermoj pri poetoj
Ĝermoj pri politikistoj Ĝermoj pri politiko Ĝermoj pri poloj
Ĝermoj pri portugaloj Ĝermoj pri psikologio Ĝermoj pri religio
Ĝermoj pri reĝisoroj Ĝermoj pri rusianoj Ĝermoj pri sciencfikcio
Ĝermoj pri skotoj Ĝermoj pri skulptistoj Ĝermoj pri socialistoj
Ĝermoj pri sporto Ĝermoj pri sudkoreanoj Ĝermoj pri svedoj
Ĝermoj pri teatro Ĝermoj pri teknologio Ĝermoj pri tradukistoj
Ĝermoj pri ukrainoj Ĝermoj pri usonanoj Ĝermoj pri verkistoj
Ĝermoj pri videoludoj Ĝermoj pri violonistoj Ĝermoj pri vojoj
Ĝermoj pri Ĉeĥio Ĝermoj pri Ĉilio Ĝermoj pri Ĉinio
Ĝermoj pri ĉeĥoj Ĝermoj pri ĉinoj Ĝermoj pri ĵurnalismo
Ĝermoj pri ĵurnalistoj

Vidu ankaŭ







stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History