La nocio turismo - ekvivalenta vorto estas fremdultrafiko - ampleksas vojaĝojn kaj restadojn de eksterlokuloj cele al vizito vidindaĵojn, malkovrado, ripozo, promenado, kuraco aŭ studo de la regiono, urbo, bela aŭ fama konstruaĵo aŭ ia ajn kuriozaĵo. La vojaĝojn de komercistoj oni ĝenerale ne alkakulas al la turismo. Antaŭ 200 jaroj oni ankoraŭ ne parolis pri turismo, ĉar nur malmultaj homoj faris vojaĝojn (la deveno de la vorto estas la kutimo fare de la junaj nobelidoj anglaj, fine de siaj studoj, plenumi grandan cirkloiron tra la ĉefaj landoj de Eŭropo, la grand tour, tial ili estis nomitaj touristes, poste kiam la kutimo komencis disvastiĝi en ĉiujn riĉajn klasojn oni formis tourisme por nomi la praktikon. Sed la emo vojaĝi por la simpla plezuro malkovri novaĵojn, alilandojn, kuriozaĵojn aŭ famajn lokojn aŭ homojn estas el ĉiuj tempoj. Beletre unu konata tia vojaĝo faritis de Montaigne en la 16-a jarcento. Dum la 20-a jarcento turismo evoluis je speco de amasa fenomeno. En multaj landoj ĝi estas grava ekonomia branĉo kaj similas al industrio. La grandanombra alfluo de turistoj ofte endanĝerigas la naturan medion. Tial ekestis la tendenco al ekoturismo kiu klopodas laŭeble malmulte damaĝi la naturon kaj la vivon de la regionanoj.
Specialaĵo de la turismo de esperantistoj estas la vizito de E-aranĝaĵoj kiel ekzemple Universala Kongreso, la tranoktado per Pasporta Servo sed antaŭ ĉio la klopodo rekte komuniki kun la loĝantoj de la vizitata regiono. Dum pli ol 30 jaroj la asocio Monda Turismo (aliĝo al UEA en 1992) okupiĝis pri la instruado de fakuloj pri turismo, pri la organizado de esperantlingve gvidataj vojaĝoj kaj pri la kunordigado de E-turismo entute. Je la 22-a de septembro 2002 Monda Turismo estis malfondita pro bankroto.
Vojaĝo al Aŭstralio uzante Esperanton. tri semajna restado - pli detala informo ricevebla je: mondetur at hotmail.com
---EdE-T
Turismo. Komence de la jarcento (1900) la subteno de la franca „Touring Club“ alportis gravajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo varbis multajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu provado montriĝis nedaŭra. Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj, ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon okupis la turismo en la agado de UEA jam en ĝiaj unuaj jaroj. Nuntempe funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de multaj prospektoj kaj broŝuroj. Post la milito pli ol 400 urbo eldonis en E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tre rimarkindaj ekz. la eldonaĵo de la itala „Touring Club“ pri „Milano kaj lagoj de Lombardio“. Kelkaj E-organizaĵoj, precipe la itala kaj brita, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo de E. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj asocioj E-sekcioj (pola, estona, finna), eĉ fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj, la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam aranĝis dekojn da sukcesaj grupvojaĝoj al eksterlando. Komence de 1935 laŭ la iniciato de H. Seppik fondiĝis Internacia Turista Asocio, kies celoj estas aranĝi malmultekostajn publikajn ekskursojn en int. skalo, fari turistan reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibron kaj kalendaron, int. turistan gazeton ktp.
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History