Tradicio estas rakonto aŭ kutimo kiu eniras la memoron de komunumo kaj estas transdonita de generacio al generacio, origine parkerigita, sen bezono de skribsistemo. Ĉi-tiun procezon subtenas interalie poetikaj iloj; ekzemple rimo kaj aliteracio. Ekzemple, estas nun tradicio en la Okcidenta civilizo havi Kristnaskan arbon por celebri Kristnaskon.
Buŝe transdonitajn tradiciojn, precipe rakontojn kaj legendojn, oni sumigas sub la nocio buŝa historio. Ĝi ofte estas antaŭulo kaj fonto de skribe dokumentita historio.
Kvankam tradicioj estas ofte konsiderataj antikvaj, neŝanĝeblaj kaj gravegaj, ili ofte estas multe malpi "naturaj" ol oni ĝenerale supozas. Multaj tradicioj estis plane inventitaj ial, ofte por emfazi aŭ plifortigi la gravecon de iu institucio. Tradicioj ankaŭ estas ofte ŝanĝataj por adaptiĝi al la nunaj bezonoj, kaj la ŝanĝoj rapide akceptiĝas kiel parto de la antikva tradicio.
Gravas en de la kristana teologio iuj distingoj rilate buŝajn tradiciojn kiuj sekve estis transkribitaj kaj enprenitaj kiel laŭveraj ĉe apartaj komunumoj (Eklezioj).
vidu: Folkloro, Kulturo, socioscienco, Festa kaj Feria Tago, Vesto
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History