Televido


Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Televido


Televido estas sistemo de telekomuniko por sendado de movbildoj kaj sono trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas"). Oni povas mallongigi ĝin kiel TV. (Joxemari Sarasua ekuzis en traduko el la eŭska publikigita en Fonto la slangan mallongigon teleo).

La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Televidon rilatas verboj spekti kaj zapi.

Enhavo

Historio

La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektrona televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.

Tra la jaroj: mallonga resumo

  • 1860: Unua transsendo de ne-movaj bildoj per telegrafo. La maŝinon, nomita "pantélégraphe" aŭ "pantelegrafo", inventis franca abato Giovanni Caselli [kasELi], sed ĝi ne estas vere televido, plue pra-telekopiilo. Ĝi uzis elektrokemian metodon por skanado de la bildo, kaj du grandaj pendoloj por la sinkronigo de la sendilo kaj la ricevilo.
  • 1884: Germano Paul Gottlieb NIPKOW [NIPkov] inventis la Nipkovan Diskon. Vidu malsupren.
  • [[1897}]]: Germano Ferdinand Braun inventis la katodradian tubon, kiu montras bildojn per la balaado de radio de elektronoj sur fosforeskan surfacon.
  • 1905: Usonano Lee DE FOREST [de FORist] inventis la vakutuban triodon, kiun li nomis Aŭdion-on, kaj kiu iĝis baza ero de iu tiutempa elektronika cirkvito.
  • 1923: Ruso Vladimir Kosma ZVORIKIN (ruse: Зворыкин, Владимир Кузьмич) inventis sian "ikonoskopon". Tiu estis praulo de la nuntempa televida kamerao, ĝis la nun preskaŭ universala uzo de CCD teknologio.
  • 1926: Skoto John Logie BAIRD [berd] faris la unuan publikan pruvadon de televido, en Londona vendejo, uzante Nipkovan diskon. Lia aparato havis rezolucion de 30 lineoj, kaj mezuris 3,8 x 5,0 cm.
  • 1927: Usonano Philo Taylor FARNSWORTH [FARnzŭort] unue montris sian tutelektronikan televidsistemon.
  • 1927: La unua longa distanca publika televida elsendo okazis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, montrante bildon de Herbert C. HOOVER, tiame Usona Sekretario pri Komerco.
  • 1928: John Logie BAIRD faris la unuajn provojn de kolora televido.
  • 1929: La unuaj regulaj dissendoj de la BBC (Britio).
  • 1930: Usonano Charles JENKINS [ĜENkinz] elsendis la unuan televidan reklamon.

Elektron-meĥanika televido

Paul Gottlieb Nipkow proponis kaj patentis la unuan elektron-meĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo aŭ per radio.

Ekde 1907 ĝis 1910, Boris Rosing kaj sia studento Vladimir Zvorikin montris televid-sistemon kiu uzis meĥanika spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Rosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronikan televidon, tamen la desegno de tiu televido atencis patentojn de Philo Taylor Farnsworth.

Analoga elektronika televido

Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio.

Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand BRAUN kune kun Jonathan Zenneck.

La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 Takayanagi Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.

Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor Farnsworth en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estis ĝuste. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.

Ankaŭ Vladimir ZVORIKIN oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la kamerao-sistemoj ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Liaj desegnoj estis inter la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Zvorykin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siajn desegnojn por RCA

Ĝis hodiaŭ regas kontroversa debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.

La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred von Ardenne en la jaro 1931.

Cifereca televido

Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed transsendataj kiel sendependaj informeroj. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia signalo enhavas redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.

Naciaj televidoj

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Esperantaj

• La evoluo de la televizio
• Farbskatol' (esperantlingvaj filmetoj)

Anglaj

• Caselli-a pantelegrafo
• Nipkova disko
• La Aŭdion de Lee de FOREST

Francaj

• Caselli-a pantelegrafo
• Nipkova disko (ankaŭ germane)
• La Aŭdion de Lee de FOREST

Germanaj

• La aparataro prezentita de ARDENNE en 1931
• Artikolo pri 120 jaroj da televido kun multaj originalaj skizoj






stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History