Teatro


Teatro estas belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj al spektantoj de aktoroj, kantistoj, dancistojmarionetoj.

Konstruaĵo en kiu oni prezentas teatraĵojn nomiĝas teatrejo, sed foje ankaŭ la vorto "teatro" estas uzata en la senco de "teatrejo".

Teatro baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj.

Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj.

Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.

Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.

Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949.


Historio de teatro

Esperanta Teatro

Enhavo

Teatrospecoj

Tragedio - Komedio - Dramo - Revuo - Skeĉo - Pupteatro - Ombroteatro - Pantomimo Cirkartoj Improvizoteatro

Famaj teatraĵ-aŭtoroj

Jean Anouilh - Beaumarchais - Samuel Beckett - Albert Camus - Pierre Corneille - Georges Courteline - Anton Ĉeĥov - Karel Čapek - Georges Feydeau - David Garrick - Jean Giraudoux - Carlo Goldoni - Sacha Guitry - Ludvig Holberg - Victor Hugo - Henrik Ibsen - Eugène Ionesco - Alfred Jarry - Eugène Labiche - Marivaux - Molière - Alfred de Musset - Marcel Pagnol - Jean Racine - Jules Romains - Edmond Rostand - Jean-Paul Sartre - William Shakespeare - Sofoklo - Lope de Vega

Famaj aktoroj kaj kantistoj

Sarah Bernhardt - Enrico Caruso - Maria Callas - Therese Giehse - Lotte Lenya - Bernhard Minetti - Will Quadflieg - Paul Robeson- Helene Weigel

Famaj scenejoj

Broadway Theatre - Golden Globe Theatre

Famaj verkoj

Ollantay - Reĝo Edipo - Romeo kaj Julieta - Makbeto - Knock - L'Avarulo - Hernani








stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History