Tabloteniso estas la dua plej ludata sporto en la mondo kaj la plej nova de la mondaj grandaj sportoj. Oni ludas ĝin per tre malpeza (2,7 gramoj) plasta pilko de 4,0 centimetroj en diametro, sur tablo 2,74 metrojn longa, 1,525 metrojn larĝa kaj 74 centimetrojn alta. La reto en la mezo de la tablo altas 15 centimetrojn. Ludantoj uzas lignan rakedon kovritan per kaŭĉuko.
Oni komencas ĵetante la pilkon pli ol 15 centimetrojn kaj batante ĝin, tiel ke ĝi resaltas sur la propra flanko kaj tiam sur la alia flanko. La kontraŭludanto devas bati ĝin, tiel ke ĝi resaltas sur la flanko de la servanto, kaj tiam ludantoj batas la pilkon ĝis oni eraras. Jen eraroj:
La alia ludanto gajnas unu poenton. Ludanto servas du poentojn kaj tiam la alia ludanto servas du poentojn. Normale, ludantoj ludas ĝis oni havas 11 poentojn kaj ludanto devas havi 2 poentojn pli ol lia kontraŭludanto. Konkure, oni ludas 7 aŭ 9 ludojn (oni finas, kiam iu gajnis 4 aŭ 5 ludojn respektive). Estas aliaj versioj, ekzemple, ludo ĝis 21 poentoj, kaj unu servas kvinfoje antaŭ ke la alia ludanto servas.
La plej multe da profesiaj ludantoj estas de Ĉinio, sed kelkaj mondaj ĉampionoj estas en Svedio. Bonaj ludantoj povas reagi rapidege, sed rakeda konstrueco (ludantoj elektas kaj ofte mem surmetas la kaŭĉukon sur siajn rakedojn) kontribuas multe al la turniĝo (rotacio) de la pilko.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri sporto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History