| 대한민국 | |
| Daehanminguk | |
| Korea Respubliko | |
| Nacia himno: 애국가 La patriota kanto |
|
| Nacia devizo: 널리 인간을 이롭게 하라 Favoru la tutan homaron |
|
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Seoul |
| Oficiala(j) lingvo(j) | korea |
| Plej ofta(j) religio(j) | nenia (46,5%) kristanismo (29,3%) budhismo (22,8%) |
| Areo % de akvo |
100.032 km² 0,3% |
| Loĝantaro | 48.846.823 (2007) |
| Loĝdenso | 493/km² |
| Loĝantoj | Koreoj |
| Horzono | UTC+9 |
| Interreta domajno | .kr |
| Landokodo | KR |
| Telefona kodo | 82 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Prezidento Lee Myung-bak |
| Ĉefministro | Han Seung-soo |
| Nacia tago | 15-a de aŭgusto |
| Sendependiĝo disde Japanio | 15-a de aŭgusto 1945 |
| Ekonomio | |
| Valuto | ŭono (KRW) |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2007 $1,201 duiliono $ 24.800 |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Korea Esperanto-Asocio |
| Transskribo | |
|---|---|
| Hangeŭlo | 대한민국 |
| Ĉina skribo | 大韓民國 |
| Reviziita transskribo | Daehanminguk |
| McCune-Reischauer | Taehanmin’guk |
Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-Koreio aŭ Sud-Koreujo, estas la suda parto de korea duoninsulo en Orienta Azio. La lando havas sole unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio. La du koreaj ŝtatoj fondiĝis en 1948, kiam komenciĝis konflikto inter Usono kaj Sovetunio. La sekva Korea Milito fiksis la dividon. Sud-Koreio okcidente limitiĝas de Flava Maro, sude de Orientĉina Maro kaj oriente de Orienta Maro, kiu alinomiĝas Japana Maro en Japanio.
Enhavo |
Oficiale la ŝtata nomo estas Korea Respubliko en Esperanto, sed en ĉiutaga vivo la lando ofte estas nomata Sud-Koreio. En la korea lingvo ĝi oficiale nomiĝas Daehan Minguk (대한민국; 大韓民國; esperante "Granda Han-Respubliko"), sed ĉiutage estas nomata Hanguk (한국, 韓國, "Han-Ŝtato") aŭ Namhan (남한, 南韓, "Suda Han") kontraste de Bukhan (북한, 北韓, "Norda Han"). En Nord-Koreio la ŝtata nomo esprimite en ĉinkoreaj silaboj ne estas Han, sed Chosŏn. Por tio "Sud-Koreio" havas la nomon Nam-Chosŏn (남조선, 南朝鮮, "Sud-Joseon") en la norda parto de duoninsulo.
La areo de Sud-Koreio estas 99.392 kvadrata kilometroj. Nur 290 kvadrata kilometroj de tio estas aquo, ĉar ne eksistas larĝaj lagoj.
Sud-Koreo inklusivas la suda parto de korea duoninsulo kaj malgrandaj insuloj. Proksime de okcidenta marbordo kaj sudoriente estas plana grundo kun multe da montetoj, kio nur cirkaŭ trion de landareo estas, sed tie loĝas la plejparto de sud-koreaj loĝantoj. La cetera lando, krome malvasta bando apud la orienta marbordo kaj malvastaj valebenoj, estas montara. La montoj kaj montetoj en Sud-Koreio pleje arbokovritiĝas, ili ne estas altega, sed kruta. Estas ideala tereno por suprengrimpado.
La korea lingvo estas oficiala lingvo kaj norma lingvo en Sud-Koreio. Agnoskitaj lingvoj de minoritatoj ne ekzistas. Kelkaj lingvistoj konsideras la korean lingvon esti membro de la altaja lingvaro, aliaj konsideras ĝin esti izolita lingvo. Onidire ĝi estas pli parenca al la japana-rjukjua lingvo. Mondskale cirkaŭ 78 miliono da homoj parolas la korean. Diferencoj inter regionaj dialektoj malgrandegas, krom la dialekto parolata en la suda insulo Jeju-do. Por multaj nocioj estas pura korea vorto kaj ankaŭ (ĉinkorea) vorto transprenita de ĉina lingvo. Nuntempe multaj vortoj transpreniĝis el la angla lingvo.
La korea skribo Hangulo estas alfabeto kun 24 simplaj literoj kaj 27 literoj asemblitaj de simplaj literoj. Ĉar silaboj estas konstruaj kiel blokoj de multaj literoj, eblas ricevi impreson, ke la korea skribo estas tiel kompleksa kiel ekzemble la ĉina skribo, sed la korea skribo estas kreita tre facile kaj logike. Ĝi estis iniciatita kaj disvastigita de granda reĝo Sejong en la 14-a jarcento. Tamen hangulo longe ne estis oficiala skribo en Koreio, sed kiel antaŭe skribo nomige Hanja, kiu konsistas el ĉinaj literoj uzige en tipa korea maniero. Post la fino de regado de japana imperialismo en 1945 la uzado de hanja-literoj malkreskis. Hanja-literoj iom post iom malaperis en gazetoj kaj libroj kaj hangulo iĝis ofica skribo. Nuntempe sud-koreaj lernantoj devas lerni 1.800 hanja-literojn en mez- kaj alterlernejo kaj plu specialajn literojn en universitato. Tamen raras junaj koreoj, kiuj bone uzas ĉinajn ideogramojn.
Politike Sud-Koreio estas divida en:
La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo(KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.
En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj, Universitato Dankuk kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti cirkaŭ 600 da libroj verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperaton.
Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario(KS) okazas alterne en aziaj tri landoj(Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejo, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Koreio |
| Ŝtatoj en Azio | |
|---|---|
| Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Sauda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
| Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo | |
nuvola
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History