Sporto estas korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe saniĝon, amuzon aŭ vetbatalon.
Enhavo |
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sporto La enpenetro de E en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan E-istan sportan asocion aŭ ligon, re aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas E-n, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate E jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekz. dum la int. laborgimnastika kunveno en Nürnberg (1929), la dua laborista olimpiado en Wien (1931) kaj la laborista sportfesto en Ústí nad Labem ([de] Aussig) (Ĉeĥoslovakujo, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la E-istoj, kiujn ĉiam tre multaj E-istoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj E-istoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis E-n ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj E-istoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj E-istaj kaj multaj el ili uzas E-n kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, ktp.) kaj E-istoj en Francujo, Germanujo, Italujo, Finnlando, Aŭstrujo, ktp. K. NEBENZAHL. |
||||||||||||||
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History