Baruĥ SPINOZO (naskiĝis la 24-an de novembro 1632 en Amsterdamo, mortis la 21-an de februaro 1677 en Hago) (latine Benedictus de Spinoza; Hebree: ברוך שפינוזה) estis nederlanda filozofo. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.
Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- t.e, virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol tiu de Hobbes.
Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis kaj judan penson kaj modernan filozofion, precipe tiun de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj li estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamo (sed restis en Nederlando, kie li ĝuis grandan liberecon de penso) kaj li ŝanĝis sian personan nomo de la juda Baruch al la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estas panteista , vidinte Dion en ĉio ("Dio aŭ la Naturo"'). kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte.
Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de l' 18a-jarcenta Klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko.
Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, poluristo de lensoj, vivinte simple kaj malriĉe, dediĉinte sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li refuzis postenon kiel profesoro ĉe Heidelberg tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano verŝajne pro polvo de poluritaj lensoj
Li interalie influis Sigmund Freud, Albert Einstein kaj nuntempe André Comte-Sponville.
Enhavo |
"Traktato pri la reformo de la komprenpovo" ktp
Unu temo grava ekde la komenco de la Etiko estas tiu de "disvolviĝo" (aŭ "malfaldiĝo"?): ĉiuj la ecoj de la universo estas jam entenitaj en la difino de la baza koncepto de Dio, la sekvo estas ekspresado, disvolviĝo de la konsekvencoj poentiale estantaj en la ĝerma koncepto. Same la ekzitiĝo de la diversaj modoj de la Substanco, t.e. la ekekzisto de la konata universo, kaj ĉiuj aliaj nekonataj,
Dum lia vivo kaj la posta jarcento Spinozo estis ĉiam rigardita kiel "ateisto", kaj vere li akre kaj fundamente koncepte detruis la ĉefajn ideojn religiajn. Poste, oni ĉefe la germana filozofio, rigardis lin, pro lia ja panteismo, kiel "religia", mistika menso. Kio veras ?
pluigonta André Comte-Sponville ktp la Dio de Spinozo, similas tiun polspirigilon, kiun oni foje vidas en humuraj bildfilmoj: ĝi enspiras ĉion ĉirkaŭ ĝin, kaj eĉ la ĉirkaŭantan pejzaĝon! kaj fine eĉ ĝi mem, kaj ne plu estas polspirigilo.
dubsenceco de lai koncepto pri eterneco:
Socia kontrakto, libero, ktp
Spinoza, la filozofo de la homa feliĉo, artikolo de Simon Aarse el Sennacieca Revuo, 1970
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History