SETI estas mallongigo de serĉado pri ekstertera inteligento (angle search for extraterrestrial intelligence), kaj estas uzata por grupo de diversaj aktivaĵoj, lanĉita de sciencistoj por aktive esplori la eblecon de inteligentaj estaĵoj en aliaj partoj de la universo, kiu povus komunikiĝi kun la homoj de la planedo Tero.
Ĝi estas projekto organizita de Instituto samnoma, kun sidejo en Usono. Ĝin lanĉis interalie la fama sciencisto Carl Sagan.
En la komenco de la projekto ĝi estis financita de la usona registaro, sed nun estas ĉefe apogata de privataj fontoj. La ĉefa esplormetodo estas la revizio de fontoj de la elektromagneta spektro devenantaj el la ekstera spaco. Oni faras kalkulojn por elekti la plej taŭgan flankon de la spektro kaj la adekvatan parton de la spaco, kaj ankaŭ estas esplorataj aliaj manieroj de komunikiĝo.
Enhavo |
En 1960, la astronomo de la Universitato Cornell, Frank Drake lanĉis la unuan modernan science orientitan serĉadon de ekstertera inteligenteco, nomata "Projekto Ozma", pro la nomo de rolanto en libroj de L. Frank Baum. Li uzis raditeleskopon en Green Bank, Okcidenta Virginio, por ekzameni la stelojn Tau Ceti kaj Epsilon Eridani. Li trovis nenion interesan. Drake estas konata pro la ekvacio de Drake, kiu celas fari proksimuman kalkulon pri la nombro da eblaj inteligentaj civilizoj en la Universo.
En 1961, en tiu urbo Green Bank okazis la unua tutmonda konferenco pri la serĉado de ekstertera inteligenteco. La usona astronomo Carl Sagan kaj la soveta Josif Ŝklovskij verkis kune la pioniran libron Intelligent Life in the Universe publikigotan en 1966.
En 1963 estis ekfunkciigita teleskopo en la Universitato de Ohio, nomata Big Ear (Orelego).
En 1971, estis la usona spacagentejo NASA kiu financis novan projekton ("Projekto Cyclops") de raditeleskopo kun 1.500 platoj, kiu finfine ne estis konstruita, sed kiu taŭgis kiel modelo por postaj esploroj.
En 1974, oni faris specialan klopodon: oni lanĉis aktivan mesaĝon el la observatorio de Arecibo, kun mesaĝo direktita al la spaco.
La 15-an de aŭgusto de 1977 oni detektis specialan signalon en teleskopo, kiun kelkaj atribuis al ekstertera fonto. La t.n. Wow! signalo estas konsiderata la plej karakteriza signalo de la SETI-projekto, sed ĝi ne plu ripetiĝis.
En 1979 la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley lanĉis SETI-projekton nomatan "SERENDIP" (Search for Extraterrestrial Radio Emissions from Nearby Developed Intelligent Populations).
SETI@home estas tre populara projekto per volontula komputilo kiu komencis je la Universitato Berkeley en majo 1999. Ĉiu privata uzanto de komputilo povas partopreni. Oni elŝutu la softvaron de SETI@home, kiu pritraktas analizon de malgranda parto de la signaloj ricevitaj kaj stokitaj de la radio-teleskopo SERENDIP. Rezultoj estas aŭtomate resenditaj al UC Berkeley. Pli ol 5 milionoj da uzantoj en pli ol 200 landoj aliĝis al la sistemo kaj disponigis 19 000 000 000 horojn de komputila tempo.[1][2] Dum 29-a de januaro 2008 la Seti@home atingas averaĝan transiron de 387 Teraflopoj, kio igas ĝin la dua plej rapida superkomputilo de la Tero [3]. Radio source SHGb02+14a estas la plej interesa signalo, kiu estis analizita ĝis nun.
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History