Ruĝenŝoviĝo estas ŝanĝo de koloro (ondolongo, frekvenco) de lumo aŭ pli ĝenerale de elektromagneta ondo pro relativa moviĝo de eligilo de la lumo (lumanta objekto) kaj de la observanto.
Ruĝenŝoviĝo estas je lumo de malproksimaj galaksioj, ĉar (minimume nun) universo pligrandiĝas kaj la galaksioj plejparte disflugadas. La meznombra valoro de ĉi tia ruĝenŝoviĝo estas priskribata de leĝo de Hubble.
Ruĝenŝoviĝo estas speco de efiko de Doppler.
Ruĝenŝoviĝo povas esti priskribita kvante per valoro z kun sube donitaj reguloj de la kalkulado. La valoro ne havas mezurunuon. La kalkuladoj estas surbaze de ondolongo λ aŭ frekvenco f de la lumo (ili estas interligitaj per formulo λ = c/f, kie c estas la rapido de lumo).
Do z estas:
| per λ | per f |
|---|---|
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Ruĝenŝoviĝo okazas ankaŭ pro gravita kampo, se la lumo estas eligata de masa objekto.
Ruĝenŝoviĝo de objekto sen elektra ŝarganco, ne turniĝanta, sfere simetria estas
,
kie
Blanka nano kutime havas gravitan ruĝenŝoviĝon ekvivalentan al ruĝenŝoviĝo de forflugo je rapido 5 km/s.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History