Psikologio


Psikologio (aŭ psiĥologio) (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo') estas scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognojn, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.

Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco en tio ke ĝi ne simple studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.

Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian scienconhoman sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Enhavo

Historio

En la malfrua 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.

En 1879 la germana sciencisto Wilhelm Wundt fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo), la usonano William James kaj la aŭstro Sigmund Freud.

La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la egoo, la superegoo kaj la iduso.

Ekde la meza 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de FREUD, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika.

Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognitiva scienco. Kognitiva scienco denove konsideras la menson investigebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrosciencon por studi ĝin.

Fakeroj[1]

  • Fiziologia psikologio: La fakero de psikologio kiu studas la fiziologion de konduto.
  • Kompara psikologio: La fakero de psikologio kiu studas la konduton de diversaj organismoj pro kompreni iliajn funkcian signifon kaj iliajn rilaton al evoluo.
  • Konduta analizo: La fakero de psikologio kiu studas la efekton de konduton aŭ ĉirkaŭaĵon pri konduto.
  • Konduta genetiko: La fakero de psikologio kiu studas la efekton de genetiko pri konduto.
  • Kognitiva psikologio: La fakero de psikologio kiu studas kompleksan kondutojn ekzemple atenton, lernon, memoron, kaj problem-solvon.
  • Kognitiva neŭroscienco: Simila al kognitiva psikologio, sed ankaŭ studas la rolon de cerbo.
  • Socia psikologio: Studas la efektojn de homoj pri konduto.
  • Personeca psikologio: Studas la kaŭzojn de diferencoj en kondutoj de homoj.
  • Evolua psikologio
  • Inter-kultura psikologio: Studas la efektojn de kultoroj pri konduto.
  • Klinika psikologio


Skoloj

Ekzistanalizo
Empiriisma psikologio
Geŝtalt-psikologio
Humanisma psikologio
Kognitiva psikologio
Kondutismo
Konduta terapio
Psikanalizo
Transpersona psikologio
Kleriga psikologio

Aplikoj

Psikoterapio
Psikologia konsultado
Varba kaj venda psikologio
Psikodiagnozo
Perturbo
Politika psikologio
Trafika psikologio
NLP (Neŭro-lingvistika programado)

Metodoj

Demandaroj
Eksperimento
Hipnoto
Interparolo
Intervjuo
Observado
Testiloj


Famaj psikologoj

El Eŭropo

Alfred Adler
Pierre Daco
Françoise Dolto
Hans-Jürgen Eysenck
Gustav Fechner
Victor Frankl
Sigmund Freud
Erich Fromm
Stanislav Grof
Carl Gustav Jung
J. L. Moreno
Ivan Pavlov
Fritz Perls
Jean Piaget
Wilhelm Reich
Edward B. Titchener
Paul Watzlawick
Max Wertheimer
Wilhelm Wundt


El Ameriko

Rolando Toro Araneda
Milton H. Erickson
William James
Ignacio Martín-Baró
Abraham Maslow
Stanley Milgram
Carl Rogers
Burrhus Frederic Skinner
Steven Pinker

Aliaj

Sammy GOUTI
Virginia Satir

Terminaro

Animao/animuso
Arketipo
Ciklotimio
Depresio
Distimio
Ekstravertiteco
Ekzisto
Fobio
Fuĝo for de libereco
Flegmulo
Geŝtalto
Introvertiteco
Katarso
Katekso
Kolektiva malkonscio
Komato
Komplekso
Malvastafobio
Masko
Melankoliulo
Ĥolerikulo
Personecaj perturboj
Psiko
Repuŝado
Sinkronismo
Sangvinulo
Temperamento
Kongrueco

Referencoj

  1. Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.

Eksteraj ligoj

·  Per-Esperanto-Psikologio Retforumo pri Psikologio en Esperanto
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.


virgin





stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History