Historio - Historio de Pratempo
| Prahistoriaj epokoj | ||||
| H | Latena Ferepoko | Protohistorio | ||
| Halŝtata Ferepoko | ||||
| Ferepoko | ||||
| Malfrua Bronzepoko | ||||
| Meza Bronzepoko | ||||
| Frua Bronzepoko | ||||
| Bronzepoko | ||||
| Ĥalkolitiko | ||||
| Neolitiko | Prahistorio | |||
| Mezolitiko / Epipaleolitiko. | ||||
| P | Malfrua Paleolitiko | |||
| Meza Paleolitiko | ||||
| Frua Paleolitiko | ||||
| Paleolitiko | ||||
| Ŝtonepoko | ||||
Enhavo |
Oni nomas Prahistorio la periodon daŭrantan de la apero de prahomo ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.
La daŭro de registrita historio estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "Protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj.
La termino Prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ -3500, dum en Nov-Gvineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.
Vidu Prahomo.
Vidu la sintezan tabelon de la ĉefaj kulturoj prahistoriaj de la malnova mondo. tradukota
La kronologio de la prahistorio estigiĝanta en la 19-a jarcento, estas la konsekvenco de la laboroj far la imponaj taksonomiistoj de la antaŭa jarcento, Lineo, Buffon, k.a. kiuj konsiderinde malantaŭenŝovis la originon de la vivo sur la Tero. Oni konsideras, ke tiu kronologio, rezulto de la malkovroj far Boucher de Perthes, estigiĝis en 1912 de la pastro Breuil, sekve de la multnombraj prifosoj okazintaj en la dua duono de la XIXa jarcento.
Komence, prahistorio dividiĝis en tri aĝoj, kiuj respondas al la sinsekva uzado de tri diversaj teknologioj: ŝtona, bronza kaj fera uzadoj.
Nuntempe esploristoj ne plu uzas la terminon "ŝtonepoko"; ĝin anstataŭas nun la terminoj paleolitiko, neolitiko, ktp.
Siavice ĉiuj tiuj epokoj estis dividitaj en pluraj periodoj, kies daŭroj malsamas por respondi al la prahistoriistajn bezonoj. La dividado klarigas sin pro diverseco de la "materialaj kulturoj" ekzistantaj dum ĉiu epoko; iuj arkeologiaj situoj altvaloraj (aŭ simple ĉar ili estis la unuaj el nova tipo, kiuj estis malkovritaj) utilis samkiel referenco por iu periodo kiel ekzemple Hallstatt [Halŝtata epoko] aŭ La Tène [Latena epoko] dum Ferepoko.
La jenaj periodoj apartenas ankaŭ al protohistorio:
Tiuj kategorioj bazitaj sur la studo de la daŭraj postrestaĵoj (precipe ŝtonilaro, kaj poste ceramika kaj metalurgia produktado), multe ekprecizis kun la modernaj serĉadiloj.
Aliaj kategorioj, kun pli mallonga daŭro, ekzistas, sed ili ne estas agnoskataj por ĉiuj partoj de l' mondo aŭ de la sciencularo. Temas i.a. pri Kuprepoko aŭ Ĥalkolitiko.
Lastatempe, la prahistoriaj periodoj komencis viŝiĝi che la kultur-nocio. Tiu plej fajna subdividado estas tutnova. Ĝi konsideras la geografiajn limojn de la kuturaj areoj, kaj respondas al pli bona kono de prahistorio. Laŭ la francaj prahistoriistoj, kaj nur por Francio, 13 kulturojn oni konas dum ŝtona aĝo.
Gravaj etapoj de Prahistorio
1 Ĵusaj malkovroj de fosilioj en Ĉadio kontraŭas tiun datadon. Ili pruvus, ke la unua Homo aperis antaŭ 7 milionoj da jaroj.
Kutima difino de Prahistorio estigas plurajn problemojn tiom pri la kriter-elekto kiom por determini la datadon de la tempaj limoj prahistoriaj.
Prahistorio komenciĝis kiam "aperis" Homo. Nu, Homo estas nur la rezulto de malrapida evoluo de specifa specio, kiu diferenciĝis de aliaj "superaj simioj". Ĝia apero-dato estas ne nur nekonata, sed eĉ tutcerte ne sciebla. Tiu ĉi problemo estas konata sub la nomo mankanta ĉenero.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History