Persa kalendaro


Kalendaro > Persa kalendaro


La PersaIrana kalendaro estas suna kalendara sistemo, kies novjaro komenciĝas la 23-an de marto. En marto de 2002 jaro en Irano estiĝis la 1381 jaro laŭ persa kalendaro. La kalendaro estis adoptita je 1925 kaj, kiel kalendaro tre moderna, estas pli preciza ol la gregoria kalendaro: dum la gregoria kalendaro havos eraron de unu tago post 3320 jaroj, la persa kalendaro nur havos la eraron post 3,8 milionoj jaroj!

La persa kalendaro havas ses monatojn kun 31 tagoj kaj ses sekvantaj kun 30 escepte de la lasta kiu havas 29 tagoj krom en superjaroj. La jaro komenciĝas je Novruz kiu koincidas kun la 21-a de marto de la gregoria kalendaro.


La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 11-a de Dej 1378 laŭ la persa.

La monatoj de persa kalendaro estas (inter krampoj - la averaĝa komenco de la monato laŭ gregoria kalendaro):

  Nomo: Irane: Signifo: Tagoj:
1 Farvardin فروردین impeta forto 31 (la 21-an de marto)
2 Ordibeheŝt اردیبهشت vero kaj puro 31 (la 21-an de aprilo)
3 Ĥordad خرداد bonfarto 31 (la 22-an de majo)
4 Tir تیر pluv-anĝelo 31 (la 22-an de junio)
5 Mordad مرداد senmorteco 31 (la 23-an de julio)
6 Ŝahrivar شهریور majesto 31 (la 23-an de aŭgusto)
7 Mehr مهر suno, amikeco, amo 30 (la 23-an de septembro)
8 Aban آبان gardanto de l' akvo 30 la 23-an de oktobro)
9 Azar آذر fajro 30 (la 22-an de novembro)
10 Dej دی kreanto 30 (la 22-an de decembro)
11 Bahman بهمن bonaj pensoj 30 (la 21-an de januaro)
12 Esfand اسفند modesto 29/30 (la 20-an de februaro)

La erao de la kalendaro estas islama.

Links



Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.






stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History