Natura satelito


Mimaso, luno de Saturno

Luno, aŭ natura satelito, estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon aŭ alian sub-stelan astron. Ĝi havas pli malgrandan mason ol sia planedo.

En nia sunsistemo troviĝas 162 konataj lunoj de la ok planedoj, 4 konataj de la nanplanedoj, kaj multaj aliaj de planedetoj. La luno de nia planedo Tero mem nomiĝas Luno.

Troviĝas lunojn ĉirkaŭ ĉiuj planedoj en nia sunsistemo, krom Merkuro kaj Venuso; lunojn en aliaj sunsistemoj ni ne ankoraŭ povis observi.

En tiu listo, luneto estas natura satelito tro malgranda havi rondan formon per sia mem-gravito; t.e., de grando je planedeto. Nur troviĝas lunoj kaj lunetoj de planedoj kaj nanplanedoj.

Luno de Tero:

Luno (Seleno)

Lunetoj de Marso:

Fobo, Dejmo

Lunoj de Jupitero:

Galilejaj lunoj: Eŭropo, Ganimedo, Ioo, Kalisto
Lunetoj: Adrasteo, Aedo, Ajtno, Amalteo, Ananko, Arĥeo, Aŭtono, Cileno, Elaro, Erinomo, Eŭcelado, Eŭporio, Eŭridomo, Evanteo, Harpaliko, Hegemono, Helikeo, Hermipo, Himalio, Isono, Jokasto, Kaldeno, Kaleo, Kalikoro, Kaliko, Kaliro, Karmeo, Karpo, Koreo, Ledao, Lizito, Megaklito, Metiso, Mnemo, Ortosio, Pazifo, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondeo, Tajgeto, Tebo, Telksino, Temisto, Tioneo

Lunoj de Saturno:

Diono, Encelado, Japeto, Mimaso, Reo, Tetiso, Titano
Lunetoj: Albiorikso, Anteo, Atlaso, Bevino, Bergelmiro, Bestlo, Dafno, Egiro, Epimeteo, Eriapo, Farbaŭto, Febo, Fenrio, Fornjoto, Grejpo, Hatio, Heleno, Hiperiono, Hirokino, Iĵirako, Imeo (Imiro), Jano, Jarnsakso, Kalipso, Kario, Kiviuko, Logeo, Metono, Mundilfaro, Narvo, Pajno, Paleno, Paliako, Pandoro, Polukso, Prometeo, Siarnako, Skadio, Skoelo, Surto, Sutungo, Tarkeko, Tarvo, Telesto, Trimo, S/2003 S 1, S/2004 S 3, S/2004 S 4

Lunoj de Urano:

Arielo, Mirando, Oberono, Titanjo, Umbrielo
Lunetoj: Belindo, Bianko, Dezdemono, Ferdinando, Fransisko, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Kupido, Mabo, Margareto, Ofelio, Perdito, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Trinkulo

Luno de Neptuno:

Tritono
Lunetoj: Despino, Galateo, Halimedo, Laomedeo, Lariso, Najado, Nereido, Nezo, Proteo, Psamato, Sao, Talaso

Luno de Plutono:

Ĥarono
Lunetoj: Nikso, Hidro

Lunetoj de Haŭmeo:

Hiiako, Namako

Luneto de Eriso:

Disnomio

Vidu ankaŭ

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.








stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History