Mbeya estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono Mbeya. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis ĉ. 290.000 loĝantojn; ĝi estas inter la dek plej grandaj urboj de la lando.
La urbo situas en alto de ĉ. 1.700 metroj super marnivelo; ĝiaj koordinatoj estas 8°54′S 33°26′O / -8.9, 33.433Koordinatoj: 8°54′S 33°26′O / -8.9, 33.433. Ĝi distancas ĉ. 80 km de la trilanda punkto inter Tanzanio, Malavio kaj Zambio (sud-okcidente), kaj 90 km de Malavia Lago (sud-oriente).
Mbeya ekestis el vilaĝa setlejo ĉirkaŭ la jaro 1905, kiam oni komencis mini oron en la regiono. Ĝi situas ĉe fervojo TAZARA kaj ĉe la aŭtovojo inter Tanzanio kaj Zambio kaj do estas bone ligita al la havena urbo Daresalamo, ĉ. 900 km oriente. Ankaŭ ĝia interna infrastrukturo (elektra, telefona, akva retoj) estas sufiĉe bona.
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History