La marnivelo esprimas la altecon de iu punkto kompare al la alteco de la mara surfaco. La marnivelo male al averaĝa marnivelo ne estas konstanto. Ĝi ŝanĝiĝas ekzemple laŭ tajdocikloj kaj la alto de la marnivelo dependas longtempe de klimataj ŝanĝiĝoj kaj aliaj influoj. Tiel nuntempe altiĝas la marnivelo pro degelo de la Antarkto kaj de glacimontoj je efiko de la tuttera klimata ŝanĝiĝo.
Se tereno en la proksimeco de marbordo troviĝas sub la marnivelo, necesas aparte fortaj digoj por protekti ĝin de inundoj - tio validas ekzemple por partoj de Nederlando kaj la norda Germanio. Oni uzas la averaĝan marnivelon por esprimi la altecon de geografiaj punktoj ankaŭ en granda distanco de marbordoj - ekzemple tiel difiniĝas la alteco de la mondaj montoj.
Parencaj temoj:
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History