Ligo de Nacioj estas fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow Wilson pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito kontraŭ Germanio.
La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel Kant, kiu fine de la 18a jarcento en Zum ewigen Frieden proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj.
Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro
La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946.
Peticion, kiun Brazila Ligo-Esperantisto sendis 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio-de-Ĵanejro.
Ĉe la Ligo estis Edmond Privat la ĉefa Esperanto-lobiisto, kiu atingis almenaŭ ke la vicsekretario Nitobe Inazo verkis sufiĉe favoran raporton pri la stato de Esperanto (1922), estis historia ŝanco por E-o iĝis laborlingvo de tiu organizo, sed la franca delegito plej draste oponis tiun projekton, kaj ĝi fiaskis.
Ankaŭ estas menciinda la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo, membro de la Komisiono por Intelekta kooperado (antaŭulo de la Unesko), kiu proponis la unuan rezolucion favoran al la konsiderado de la internacia lingvo, ankaŭ sensukcese.
Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata „klara lingvo“ (ne kodo) por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. - La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat.
Laŭ la „Historio kaj Organizo de la E-movado“ de J. R. G. Isbrücker.
| Unua mondmilito | |||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Eŭropa militejo: (Balkans · Western Front · Eastern Front · Italian Front) Mez-Orienta militejo: (Kaŭkaza · Mesopotamia · Sinai and Palestine · Gallipoli · Persia) Afrika militejo: (South-West · West · East · North) Azia kaj Pacifika militejo: (Siege of Tsingtao) Atlantic Ocean · Mediterranean |
|||||||||||||||||||
| Partoprenantoj (Homoj) |
|
||||||||||||||||||
| Tempolinio |
|
||||||||||||||||||
| Aspektoj |
|
||||||||||||||||||
| Kategorio · Portalo |
|||||||||||||||||||
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History