Hobito (< angle Hobbit [hobit]) estas fantazia estulo, unuavice aperinta en la verkoj de Tolkien, pli precize La Hobito, sed poste disvastiĝinta ankaŭ alikampen, en rolludoj k.s. El aliaj estuloj, ili plej similas al la Irlandaj Leprechaun. Hobitoj tre aspektas kiel nanaj homoj, ĉar ili nur atingas duonan alton de ordinara homo, kiel ili ankaŭ nomatas duonuloj. Hobitoj havas dikajn, gajajn vizaĝojn, hirtan hararon kaj pintetajn orelojn. Krome, dense kreskas ilia pied-hararo, eble ĉar ili kutime vagas nud-piede. Hobitoj origine vivas en grandaj familioj en mem-fositaj ter-tuneloj aŭ subteraj domoj kun rondaj fenestroj kaj pordoj. Ili prefere vestas sin natur-kolore, ĉu flave, ĉu verde. Ili ŝatas manĝi, ridi, kaj naturumi. Ili ne ŝatas maŝinojn kaj aferojn tro komplikajn.
Laŭ Tolkien la simileco inter jena kaj la vorto rabbit (kuniklo) estas tute arbitra. En iu teksto li donas kvazaŭan etimon por la vorto, kiu povus evoluinti el Anglosaksa holbytla (tru-konstruanto), kaj aliloke li mencias la nomon, per kiu la hobitoj distingis sin mem disde homoj: kuduk.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History