Historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj kaj komunumoj. Ankaŭ la verkojn pri la okazaĵoj oni nomas "historio". La pasintecon de naturfenomenoj nomiĝas natura historio.
Enhavo |
Simile kiel en naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto la vorto "historio" rilatas al malsamaj aferoj
Al tiu vorta tereno apartenas ankaŭ:
Krome, en pluraj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto oni foje uzas la saman vorton aŭ vortradikon kiel historio en la senco "rakonto".
Oni povas dividi la fakon laŭ diversaj vidpunktoj:
Kelkajn historiojn oni ĉefe priumas en aliaj sciencoj, ekzemple lingvan historion en lingvistiko. Fakte ĉiu scienco povas havi historian dimension: la historio de medicino, la historio de juro, la historio de arto k.t.p. Tiel ebliĝas kaj necesas multe da kunlaboro inter historioscienco kaj aliaj sciencoj.
Pri historio okupiĝas diversaj institucioj, je la plej alta nivelo (scienca) precipe fakultatoj aŭ seminarioj en universitatoj, sed ankaŭ aliaj institutoj, ekz. esplorinstitutoj.
Ĉefe prezentas, sed ankaŭ esploras, historion la tre diversspecaj kaj diverstemaj muzeoj. Konservan taskon havas ankaŭ arkivoj. Cetere instruas pri historio ankaŭ la ordinaraj baz- kaj precipe mezlernejoj.
Ankaŭ Esperanto kaj la Esperanto-movado havas sian historion. Vidu ankaŭ: Verkoj pri Esperanto-historio; Historio de Esperanto. Malsame ol rilate al la lingvo (Akademio de Esperanto ne ekzistas simila institucio pri la historio de Esperanto.
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History