Fasonado estas la teknikarto doni fasonon al industrie aŭ teknologie produktata objekto. Neologismo por la samo estas dezajno (laŭ la angla design). Fasonado en si mem estas granda industrio en la moderna epoko, precipe en la okcidenta civilizo. Ĝi rilatas al la metiartoj, kaj ofte fluas la limo inter tiuj du. Tamen la metiartoj pli ofte temas pri la praktika laboro, dum fasonado pritemas ideojn. Ekzemple, ĝenerala jup-kudrado estas "metio", la specifa scio aplikata por finkudri jupon estas "metiarto", kaj ofte oni kudras laŭ specifa "fasono". Se tiu fasono plias la bazan praktikecon (kaj do enhavas grajnon da arto en si), verŝajne ĝin fasonis fasonisto sperta pri "fasonado".
Vidu ankaŭ: arkitekturo - modo - skribarto
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History