La Diablo (el la latino : diabolus, el la greka Διάβολος) estas estro de la malbonaj spiritoj laŭ la Abrahama religio. Ĝi nomatas ofte Satano en la kristana kulturrondo, sed foje la vorto estas sinonimo por la demonoj, la malbonaj anĝeloj, kiuj sekvas Satanon.
Enhavo |
La greka vorto Διάβολος (diabolein) signifas "disigi", Diablo estas la disiganto aŭ la disigato. Ahrimano
La mezopotamia mitaro estas la unua, kiu priskribis la universo kiel batalkampo inter la bon kaj la malbono. Asag estas malica spirito, alportanta malsanojn. Tiamat, diino de la salaj akvoj kaj de la ĥaoso. Marduk mortigis ŝin kaj faris el ŝia korpo la universon
en la zaratuŝtra religio Angra Mainju (aŭ Ahrimano) estas la dio de la mallumo, mala ekvivalento de Ahura Mazda
En la Nord-ĝermana mitologio, Loki, filo de gigantoj, iĝis adopta frato de Odino. Li estas la dio de la ruzo, de la elokvenco kaj de la mensogo. Kaŭzinte la morton de Baldr, li estas ĉenata al tri rokoj. Dum Ragnarök, li liberiĝos kaj batalos kontraŭ la dioj.
Ekzistas pluraj proverboj pri diablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. »
|
|
« Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. »
|
|
« Komenci per Dio kaj fini per diablo. »
|
| Ĉi tiu artikolo pri "Diablo" ankoraŭ estas ĝermo pri mitologia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History