Danco estas mova socia aktiveco, praktikata precipe dum akompano de muziko. La danco povas enigi pli bonan humoron kaj ankaŭ ĝi estas esprimo de sentoj de dancisto, do ĝi povas esti konsiderata kiel speco de arto.
La estiĝo de danco estas metata en periodo de familia socio, kie ĝi potencigis ritajn ceremoniojn. Tiun ĉi funkcion ĝi havis ĝis malnovepoko, kiam al tiu ĉi funkcio aliĝis ankoraŭ arta funkcio. Tiutempe ne ekzistis danco en geopo, sed sole individua danco - arto aŭ danco grupa - rita.
En la 20-a jarcento estiĝis vico de konkursoj, kiuj diferenciĝas laŭ speco de danco. Kun la sistemo de konkursoj estiĝis ankaŭ sistemo de taksado por diversaj dancoj, tiu ĉi taksado estas fondita je kombino de subjektivaj impresoj (ĝojo el danco, esprimo en la vizaĝo, natureco ktp.) kaj je objektivaj faktoj kiel estas komplikeco de danca prezento kaj ties faro (precipe ĉe akrobataj dancoj oni taksas interrilaton inter intenco kaj faro).
Vidu balo.
Enhavo |
Aparta temo de danco estas arta sketado.
Ekzistas pluraj proverboj pri danco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Facile estas danci, se la feliĉo kantas. »
|
|
« Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. »
|
|
« Danci laŭ ies fajfilo. »
|
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History