Biciklado ĉefe estas uzo ĉiutaga de biciklo por multe da homoj, por iri labori. Plie, biciklado ebligas sinmovi, por libera tempo aŭ sportumi.
Sporte, biciklado temas pri diversaj disciplinoj : biciklado sur vojo, biciklado sur dromo, biciklado ĉiuterana (cyclo-cross), montobiciklado kaj biciklo-turismo, akrobata biciklado (BMX mallongigo de Bicycle Motocross). Tiun aron de sportoj administras la Unuigo Bicikla Internacia (Union Cycliste Internationale).
Enhavo |
Tiu sporto praktikiĝas per diversaj provoj :
Pri biciklado sur vojo, oni diras ke estas sporto teama, ties klaso estas individua.
Bicikladdromaj provoj okazas laŭ diversaj tipoj. Ekzistas rapide( individue aŭ teame), unukilometre (aŭ duonkilometre por virinoj), postkure (individue aŭ teame), tandeme, ... Ĉefaj konkursoj estas Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionado de biciklado sur dromo.
Dromon uzas ankaŭ biciklistoj por recodo pri rapideco dum distanco aŭ daŭro definita. La plej fama recordo estas la recordo de la plej granda distanco dum unu horo. La plej famaj kuristoj provis fari tiun recordon (Fausto Coppi, Jacques Anquetil, Eddy Merckx, Francesco Moser, Miguel Indurain, Chris Boardman).
Tiu praktiko ebligas turismon per biciklo. La praktikantoj promenas laŭ diversaj rapidoj por konservi bonan sanecon kaj plibonigi sian kulturon.
Laŭ la nivelo, la rapido, tiu praktiko estas ankaŭ nomiĝita bicikla-sporto.
Tiuj praktikantoj povas bicikli ekskursojn de kelkaj kilometroj ĝis pli ol unu milo da kilometroj. Ekzemple en Francio, de la regiono de Parizo komenciĝas kelkaj migroj tiel :
Ankaŭ en Francio :
En 1928-1932, Lucien PERAIRE trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto.
Unu granda projekto por sproni la biciklo-turismo en Eŭropo estas EuroVelo.
La sporto-bicikladaj provoj estas inter la turisma biciklado kaj kuroj sed tempas pri provoj kun nombraj partoprenantoj, por ĉiuj. La aranĝantoj donas dorsnumeron kaj tempomezuron samkiel maratonoj de piedkuroj.
Pro granda rapido dum kuroj, la bicikla sporto estas danĝera sporto kiu havas martirojn. Jen la listo de ĉefaj ĉampionoj mortaj dum kuro :
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History