Benedikto la 16-a


Papo
Benedikto la 16-a
BentoXVI-30-10052007.jpg
Naskonomo Joseph Alois Ratzinger
Komenco de pontifiko 19-a de aprilo 2005
Fino de pontifiko ĝis nun en la funkcio
Antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a
Sekvanto elektota
Dato de naskiĝo 16-a de aprilo 1927
Loko de naskiĝo Marktl am Inn, Bavario, Germanio
Redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
2003

Benedikto la 16-a (latine Benedictus, "Benita" aŭ "Benito"), baptonomiĝis Joseph RATZINGER [JOzef RAcinger], naskita la 16-an de aprilo 1927 en Marktl am Inn (Germanio), kiel la 265-a papo plenumas la plej altan oficon en la katolika eklezio. La 19-an de aprilo 2005 elektis lin la kardinala konklavo. Antaŭe li multajn jarojn estis kardinalo, dekano (estro) de la kardinala kolegaro kaj prefekto de la katolika Kongregacio por la Doktrino de la Fido.

Li naskiĝis kiel filo de patro Jozefo kaj patrino Maria. Li naskiĝis sabate antaŭ pasko kaj post lia naskiĝo estiĝis granda neĝfalo, tre rara en tiu sezono.

Li estis unu el la plej gravaj kardinaloj kaj estis konsiderata kiel plej intima kunlaboranto de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj oni rigardis lin parto de la konservema parto de la katolika eklezio. Kiel prefekto de la kongregacio li forte kontraŭis reformojn, ekzemple koncerne pastrecon de virinoj, pastran edzecon aŭ kontraŭkoncipilojn.

BXVI CoA like gfx PioM.svg

La unua jaro de papeco montris parte alian bildon de Benedikto la 16-a. Lia unua encikliko "Deus Caritas est / Pri la Kristana Amo", publikigita en januaro 2006, pritraktas la Dian kaj homan amon. Pli ol miliono da gejunuloj venis al la Monda Junulara Tago okazinta en Kolonjo en aŭgusto 2005. Ili denove montris, ke la katolika eklezio estas juna kaj vigla. Ankaŭ en Romo en liaj festoj, preĝoj kaj aŭdiencoj kolektiĝas pli da homoj ol iam ĉe iu papo. Li estis unu el la malmultaj kardinaloj kun klubo de entuziasmuloj kaj kun retejo (anglalingva).

  • La nova papo ne estas vegetarano, sed li parolis pri la ekspluatado de ĉiuj animaloj, precipe brutoj. Intervjuita en 2002 pri rajtoj de bestoj, li diris "Tio estas tre grava demando. Ĉiuokaze, ni povas vidi ke ili estas donitaj al nia zorgado, ke ni ne rajtas simple faras ion ajn al ili. Ankaŭ bestoj estas de Dio. Certe, ia industria uzado, ekzemple kun anseroj nutritaj por produkti kiel eble plej grandan hepaton, aŭ kun kokinoj tiom pakitaj kune ke ili iĝas karikaturoj de birdoj, ĉi tiu malnobiligado de vivantaj bestoj en varon ŝajnas al mi kontraŭ la rilato reciproka, kiu aperas en la Biblio." Li eĥis oficialan katolikan instruon, kiu diras klare ke "Bestoj estas de Dio. Li ĉirkaŭas ilin per Sia zorgado. Per sia nura ekzisto, ili benas Lin kaj donas gloron al Li. Tiel homoj ŝuldas bonkorecon al ili. Ni memoru la mildecon, kun kiu sanktuloj kiel Sankta Francisko de Asisi aŭ Sankta Filipo Neri traktis bestojn... Kontraŭas homon dignon suferigi aŭ mortigi bestojn sennecese." (PETA) (anglalingva)
  • En sia unua parolado li diris veante la nunan staton de homaro: "Tial la trezoroj de l'Tero ne plu estas je servo al konstruado la ĝardeno de Dio, en kiu ĉiuj povus vivi, sed estas servutitaj far la potencoj eksploitantaj kaj detruantaj."

Enhavo

Esperanto

Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

La papo Benedikto la 16-a daŭrigas la tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a saluti paske kaj kristnaske ankaŭ en Esperanto; Johano Paŭlo la 2-a komencis tion en aprilo 1994.

Verkoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

·  Oficiala retejo de la Sankta Seĝo (6-lingva)
·  Retpaĝo de IKUE kun biografio kaj tradukitaj dokumentoj
·  Benedikto la 16 art







stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History