La bantuaj lingvoj formas subgrupon de la volta-kongo-branĉo de la afrikaj niger-kongo-lingvoj. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, franca aŭ portugala.
En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niger-kongo-lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrik-aziaj (pli precize kuŝidaj lingvoj. En la sudokcidento la kojsanaj lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).
La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subdisciplino de la afrikaniko.
| lingvo | singularo | pluralo |
|---|---|---|
| konga, ganda, ruanda, zulua |
mu-ntu | ba-ntu |
| herera | mu-ndu | va-ndu |
| lingala | mo-to | ba-to |
| sota | mō-thō | bā-thō |
| svahila | m-tu | wa-tu |
Bantuaj lingvoj kun minimume 3 milionoj da parolantoj
| lingvo | alternativa nomo |
nombro de- parolantoj |
Guthrie- zono |
ĉefa disvastiĝejo |
|---|---|---|---|---|
| svahila | Kiswahili | 30–40 mi-oj | G40 | Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, Mozambiko |
| ŝona | Chishona | 11 mi-oj | S10 | Zimbabvo, Zambio |
| zulua | Isizulu | 10 mi-oj | S40 | Sudafriko, Lesoto, Svazilando, Malavio |
| njanĝa | Chichewa | 10 mi-oj | N30 | Malavio, Zambio, Mozambiko |
| lingala | Ngala | 9 mi-oj | C40 | Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo |
| ruanda | Kinyarwanda | 8 mi-oj | J60 | Ruando, Burundo, Ugando, Kongo |
| kosa | Isixhosa | 7,5 mi-oj | S40 | Sudafriko, Lesoto |
| luba | Chiluba | 6,5 mi-oj | L30 | Kongo |
| kuja | Kikuyu | 5,5 mi-oj | E20 | Kenjo |
| kituba | Kutuba | 5 mi-oj | H10 | Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo (kongo-baza kreola lingvo) |
| ganda | Luganda | 5 mi-oj | J10 | Ugando |
| burunda | Kirundi | 5 mi-oj | J60 | Burundo, Ruando, Ugando |
| makua | Makhuwa | 5 mi-oj | P30 | Mozambiko |
| sota | Sesotho | 5 mi-oj | S30 | Lesoto, Sudafriko |
| cvana | Setswana | 5 mi-oj | S30 | Bocvano, Sudafriko |
| mbunda | Umbundu | 4 mi-oj | R10 | Angolo (Benguelo) |
| peda | Sepedi, nord-sota | 4 mi-oj | S30 | Sudafriko, |
| luja | Luluyia | 3,6 mi-oj | J30 | Kenjo |
| bemba | Chibemba | 3,6 mi-oj | M40 | Zambio, Kongo |
| conga | Xitsonga | 3,3 mi-oj | S50 | Sudafriko, Mozambiko, Zimbabvo |
| sukuma | Kisukuma | 3,2 mi-oj | F20 | Tanzanio |
| kamba | Kikamba | 3 mi-oj | E20 | Kenjo |
| mbunda | Kimbundu | 3 mi-oj | H20 | Angola (Luanda) |
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. |
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History