Azandeoj


La azandeoj vivas en la nordo de Centra Afriko. Ilia nombro estas taksata (depende de la fonto) unu ĝis kvar milionoj.

Ili vivas precipe en la norda Demokratia Respubliko Kongo (provinco Supera Zairio), en la suokcidento de Sudano (je la bordoj de la rivero Ueleo) kaj en la sudorienta parto de Centrafrika Respubliko (distriktoj Rafaio, Zemio kaj Obo). De 1860 ĝis proksimume 1912 ili formis memstaran sultanaton, kiu estis unu el la lastaj antaŭkoloniaj regnoj de Centara Afriko.

La azendea lingvo apartenas al la adamava-ubangia lingvogrupo.

La plej multaj azendeoj apartenas al naturreligio kaj kredas je magio kaj sorĉado. Magio kaj sorĉado ĉe la azandeoj prezentas gravan parton de ilia vivo kaj de ilia vivkompreno.

Origino de la nomo

Azendeoj (azende) signifas homoj, kiuj posedas multan landon kaj rilatas al ilia historio kiel konkerintoj, kiuj en antaŭa tempo regis grandajn partojn de la hodiaŭa Sudano.

Literaturo

  • E.E. Evans-Pritchard: Hexerei, Orakel und Magie bei den Zande, Suhrkamp Verlag, 1978 (en la germana havebla en kurtigita versio)
  • E.E. Evans-Pritchard: *Witchcraft, Oracles, and Magic among the Zande, Erste Auflage 1937

Retligoj







stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History