Arto estas la procezo aŭ produkto de intence aranĝante elementoj de arto iel ajn kiu efikas la sensojn aŭ emociojn. La termino inkluzivas diversan iom de homaj agoj, kreitaĵoj, kaj fojoj de esprimo, inkluzivante muzikon kaj literaturon. La signifo de arto estas esplorita en fako de filozofo konata kiel estetiko.
La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.
El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:
Enhavo |
La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.
Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.
Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.
Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pentrarto, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon.
Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple: Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.
| vortoj | dudimensieco | tridimensieco | sono | movo | |
| beletro | jes | - | - | jes | - |
| bildliteraturo | jes | jes | - | - | - |
| origamio | - | jes | jes | - | - |
| pentrarto | - | jes | - | - | - |
| skulptarto | - | - | jes | - | - |
| kaligrafio | jes | jes | - | - | - |
| kinarto | jes | jes | jes | jes | jes |
| teatro | jes | jes | jes | jes | jes |
| pantomimo | - | - | jes | - | jes |
| danco | - | - | jes | jes | jes |
| cirkartoj | jes | jes | jes | jes | jes |
Ekzistas proverboj pri arto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Vivon travivi estas art' malfacila. »
|
|
« Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto. »
|
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History