|
Tiu ĉi artikolo estas parto de serio de artikoloj pri Historio de arkitekturo. |
| Neolitika arkitekturo |
| Arkitekturo de antikva Egiptio |
| Sumera arkitekturo |
| Antikva arkitekturo |
| Arkitekturo de antikva Grekio |
| Arkitekturo de antikva Romio |
| Frue kristanisma arkitekturo |
| Bizanca arkitekturo |
| Preromanika arkitekturo |
| Islama arkitekturo |
| Romanika arkitekturo |
| Gotika arkitekturo |
| Renesanca arkitekturo |
| Baroka arkitekturo |
| Klasicista arkitekturo |
| Arkitekturo de romantismo |
| Secesa arkitekturo |
| Moderna arkitekturo |
| Postmoderna arkitekturo |
| Rilataj artikoloj |
| Redaktu tiun ĉi ŝablonon |
Arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. (Necesas rimarki, ke ofte arkitekturo estas uzata en plivasta senco, ol nure konstruada. Ekzemple ekzistas komputila arkitekturo, procesora arkitekturo, arktekturo de programado k.a.) Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arĥitekturo havas du flankojn:
Arĥitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arĥitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arĥitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko – konstrua mekaniko, sanitara tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.
Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de Arĥitekturaj konstruaĵoj:
Enhavo |
Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arĥitekturo – marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de arĥitekturo , forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849.
La rimedoj de arĥitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, fakturo (<--erara vorto), ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.
Kun arĥitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.
Vidu ankaŭ:
Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako , konstruteĥniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero, konstruaĵopartoj
stock | retire | vm
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History